Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

Ni ne devas senkuraĝiĝi pro malgrandeco de nia nombro.
la 25-an de novembro 1911.


Kiam Kristo aperis, Li konigis sin en Jerusalemo. Li vokis homojn al la Regno de Dio, Li invitis ilin al la Eterna Vivo kaj parolis al ili pri akiro de la homaj perfektecoj. La lumo de gvido estis verŝita de tiu radianta Stelo, kaj fine Li donis Sian Vivon ofere por la homaro.

Dum Sia tuta benita vivo Li suferadis persekutojn kaj malfacilaĵojn, kaj malgraŭ ĉio tio homoj estis Liaj malamikoj.

Ili malkonfesis Lin, malrespektis Lin, maljustis kontraŭ Li kaj malbenis Lin. Ili traktis Lin ne kiel homon - kaj malgraŭ ĉio tio Li estis personigo de kompato kaj de plej alta boneco kaj amo.

Li amis ĉiujn homojn sed ili traktis Lin, kiel malamikon kaj ne sciis taksi Lin. Ili atribuis nenian valoron al Liaj vortoj kaj ne estis lumigitaj per la flamo de Lia amo.

Pli poste ili ekkomprenis, kiu Li estis, ke Li estis Sankta Dia Lumo kaj ke Liaj vortoj entenis la Eternan Vivon.

Lia koro estis plena de amo por la tuta mondo, Lia boneco estis destinita atingi ĉiujn - kaj kiam ili komencis kompreni tion ĉi ili ekpentis - sed Li jam estis krucumita.

Ne multajn jarojn post Lia Ĉieliro ili eksciis, kiu Li estis, sed en la tempo de la Ĉieliro Li havis nur tre malmultajn disĉiplojn, nur relative malgranda anaro kredis Liajn ordonojn kaj sekvis Liajn leĝojn. La ignorantoj diradis : « Kiu estas tiu ĉi individuo, Li havas nur kelkajn disĉiplojn ! » Sed la sciantoj diradis : « Li estas la Suno, kiu brilas en Oriento kaj en Okcidento, Li estas la Malkaŝanto, kiu donos vivon al la mondo ».

Kion vidis la unuaj disĉiploj, la mondo ekkomprenis nur pli poste.

Tial vi, kiuj estas en Eŭropo, ne senkuraĝiĝu pro tio, ke vi estas malmultaj, aŭ pro tio, ke homoj kredas, ke via Afero estas sensignifa. Se malmultaj personoj venas al viaj kunvenoj, ne perdu la koron, kaj se oni vin mokas aŭ kontraŭparolas ne estu ĉagrenitaj, ĉar la apostoloj de Kristo devis elporti la samon. Ili estis malrespektataj kaj persutataj, malbenataj kaj malbone traktataj, sed en la fino ili estis venkintoj kaj iliaj malamikoj montriĝis malpravaj.

Se la histono ripetiĝus kaj ĉiuj tiuj aferoj okazus al vi, ne estu malĝojaj, sed plenaj de ĝojo kaj danku Dion, ke estas al vi destinite suferi, kiel suferis sanktuloj en la pasintaj tempoj. Se homoj kontraŭos al vi, estu ĝentilaj por ili, se ili kontraŭparolos, estu firmaj en via kredo, se ili forlasos vin kaj forkuros de vi, elserĉu ilin kaj traktu ilin afable. Faru malbonon al neniu; preĝu por ĉiuj; penu briligi vian lumon en la mondo kaj flirtigu vian standardon alte en la ĉielo. La belaj aromoj de viaj noblaj vivoj penetros en ĉiun lokon. La lumo de la Vero, briligita en viaj koroj, radios al malproksimaj horizontoj !

La indiferenteco kaj insultoj de la mondo estas sen ia signifo, dum viaj vivoj havos grandegan signifon.

Ĉiuj, kiuj serĉas la Veron en la Ĉiela Regno, brilas, kiel steloj, estas kiel fruktarboj, ŝarĝitaj de plej bonaj fruktoj, kiel maroj, plenaj de altvaloraj perloj.

Havu nur fidon je la Kompatemo de Dio, kaj disvastigadu la Dian Veron.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >