Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La 11 principoj estas la vojo al la Regno de Dio.
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 28-an de novembro 1911.


En la kunvenoj, en kiuj ni renkontiĝis kaj interparolis, vi ĉiuj ekkonis la principojn de tiu ĉi epoko kaj la realecon de l’faktoj. Al vi estis lasite ekkoni tiujn ĉi aferojn, sed estas ankoraŭ multaj homoj neklerigitaj kaj dronantaj en superstiĉoj. Nur malmulte ili aŭdis pri tiu ĉi granda kaj glora Afero, kaj la scio, kiun ili posedas, estas bazita ĉefe sur onidiroj. Ve pro ili, la kompatindaj ! La scio, kiun ili havas, ne estas bazita sur la vero, la fundamento de ilia kredo ne estas la instruoj de Bahá'u'lláh ! Estas, sendube, certa kvanto da vero en tio, kion ili aŭdis, sed plejparte la posedataj de ili informoj estas neprecizaj.

La veraj principoj de la benita Afero de Dio estas la dekunu reguloj, kiujn mi prezentis al vi, kal mi zorgeme klarigis ilin ĉiujn unu post la alia.

Vi devas ĉiam peni vivi kaj agi en direkta obeo al la instruoj kaj leĝoj de Bahá'u'lláh, por ke ĉiu vidu en ĉiuj faroj de via vivo, ke en vortoj kaj en agoj vi estas vere sekvantoj de la Benita Perfekteco.

Streĉu viajn fortojn, por ke tiu ĉi glora Instruo ĉirkaŭregu la terglobon, kaj spiriteco estu inspirita en la homajn korojn.

La spiro de la Sankta Spirito konfirmos vin, kaj kvankam multaj leviĝos kontraŭ vi, ili ne venkos !

Kiam Kristo Sinjoro estis kronita per dornoj, Li sciis, ke ĉiuj diademoj de la mondo estas ĉe Liaj piedoj. Ĉiuj teraj kronoj, kiel ajn brilaj, potencaj kaj gloraj, adorklinis sin antaŭ la krono el dornoj ! Kun tiu ĉi certa kaj pura scio Li parolis, dirante : « Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero ». (St Mat XXVIII 18)

Kaj mi diras al vi, havu tion ĉi en viaj koroj kaj en viaj mensoj. Vere via lumo lumigos la tutan mondon, via spiriteco tuŝos la korojn de ĉiuj estaĵoj. Vere vi iĝos lumantaj torĉoj de la terglobo. Ne timu, nek estu teruritaj, ĉar viaj lumoj trapenetros plej densan mallumon. Tio ĉi estas la promeso de Dio, kiun mi donas al vi. Leviĝu ! kaj servu al la Potenco de Dio !

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >