Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La dekunua principo - la povo de la Sankta Spirito.
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 18-an de novembro 1911.


En la instruoj de Bahá'u'lláh estas skribite : « Sole per la povo de la Sankta Spirito homo povas progresi, ĉar la povo de homo estas limigita, kaj la Dia Povo estas senlima ». La studado de la historio venigas nin al la konkludo, ke ĉiuj vere grandaj homoj, la bonfarintoj de la homa gento, tiuj, kiuj instigis homojn ami bonon kaj malami malbonon kaj kaŭzis la efektivan progreson, estis inspiritaj per la forto de la Sankta Spirito.

El la Profetoj de Dio ne ĉiuj finis lernejojn de kleriga filozofio; fakte ili estis ofte homoj de malalta deveno verŝajne malkleraj, homoj sen signifo en la okuloj de la mondo; kelkaj el ili ne sciis eĉ legi kaj skribi.

Tio, kio levis tiujn eminentulojn super aliajn homojn, kaj kio donis al ili la eblon iĝi instruistoj de la Vero, estis la povo de la Sankta Spirito. Ilia influo je la homaro per la potenco de tiu ĉi povohava inspiro estis granda kaj penetranta.

La influo de plej saĝaj filozofoj sen tiu ĉi Dia Spirito estis kompare sensignifa, kiel ajn vasta estis ilia scio kaj profunda ilia instruiteco.

La eksterordinaraj intelektoj ekzemple de Platono, Aristotelo, Plinio kaj Sokrato ne influis la homojn tiagrade, ke il estu pretaj orferi siajn vivojn por iliaj instruoj; dum kelkaj el tiuj simpluloj tiel tuŝis la homaron, ke miloj da homoj iĝis bonvolaj martiroj por subteni iliajn verkojn; ĉar tiuj vortoj estis inspiritaj de la Sankta Spirito de Dio ! La profetoj de Judao kaj Izraelo, Elija, Jeremia, Jesaja kaj Jeĥezkel estis simplaj homoj, kiaj estis ankaŭ la apostoloj de Jesuo Kristo.

Petro, la ĉefa el la apostoloj, kutimis dividadi la akiraĵon de sia fiŝkaptado en sep partojn, kaj kiam, prenante po unu parto por la ĉiutaga uzo, li venadis al la sepa, li sciis, ke ĝi estas la tago de Sabato. Konsideru tion ĉi ! Kaj pensu pri lia posta pozicio; kian gloron li atingis pro tio, ke la Sankta Spirito faris grandajn aferojn pere de li.

Ni komprenas, ke la Sankta Spirito estas la energiodona faktoro en homa vivo. Kiu ajn ricevas tiun ĉi povon, kapablas influi ĉiujn, kun kiuj li rilatas.

La plej grandaj filozofoj sen tiu ĉi spirito estas senpovaj, iliaj animoj estas senvivaj, iliaj koroj mortaj. Se la Sankta Spirito ne inspiras iliajn animojn per sia blovo, ili povas fari nenian bonon. Nenia filozofia sistemo sukcesis iam bonsanĝi kutimojn kaj morojn de popolo. Instruitaj filozofoj, ne klerigitaj de la Dia Spirito, ofte estis homoj de malpli altmoraleco; ili ne proklamis en siaj agoj la realecon de siaj belaj frazoj.

La diferenco inter la spiritaj filozofoj kaj la aliaj elmontriĝas en iliaj vivoj. Spirita instruisto elmontras sian kredon je la propraj instruoj estante mem tio, kion li rekomendas al aliaj.

Homo simpla, sen instruiteco, sed plenigita per la Dia Spirito, estas pli povohava, ol plej altdevena, profunda scienculo, ne havanta tiun ĉi inspiron. Kiu estas edukita de la Dia Spirito, povas, en sia tempo, gvidadi aliajn, ke ili ricevu la saman Spiriton.

Mi preĝas por vi, ke ĉiu el vi ricevu en la vivo la scion pri la Dia Spirito, por ke vi estu rimedoj de eduko por aliaj. La vivo kal moraleco de spiritaj homoj estas per si mem instruo por tiuj, kiuj konas ilin.

Ne pensu pri viaj propraj limigoj, celu nur la bonon de la Regno de Gloro. Konsideru la influon de Jesuo Kristo je Liaj apostoloj, poste pensu pri ilia influo je la mondo. Al tiuj ĉi simpluloj la potenco de la Sankta Spirito donis la povon disvastigi la ĝojan novaĵon !

Simile vi ĉiuj ricevu Dian helpon ! Neniu kapablo estas limigita, kiam ĝi estas gvidata de la Spirito de Dio !

La tero per si mem ne havas la proprecojn de vivo, ĝi estas senfrukta kaj seka, ĝis ĝi estas frukodonigita de la suno kaj pluvo : tamen la tero ne bezonas plendi pro siaj limigoj !

Estu al vi donita la vivo ! La pluvo de la Dia Malavareco kaj la varmo de la Suno de l’Vero fruktoplenigu viajn ĝardenojn, ke amase floru tie multaj belaj floroj de ĉarmaj aromoj kaj amo. Forturnu viajn vizaĝojn de la meditado pri viaj propraj limhavaj memoj kaj fiksu la okulojn sur la Ĉiamdaŭran Radiecon. Tiam viaj animoj ricevos plenmezure la Dian Povon de la Spirito kaj la Benojn de la Senfina Malavareco.

Se vi tiel persistos en preteco, vi iĝos por la mondo de l’homaro brilanta flamo, gvida stelo, fruktabunda arbo, sanĝante ĝian tutan mallumecon kaj malĝojon en lumon kaj ĝojon per la brilado de la Suno de Kompatemo kaj per la senfinaj benoj de la ĝoja novaĵo.

Tio ĉi estas la signifo de la potenco de la Sankta Spirito, kiu, mi preĝas, estu malavare verŝita sur vin.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahai.de/bahaaeligo >
< bahaaeligo@bahai.de >