Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La kvina principo de la instruoj de Bahá'u'lláh estas : Forlaso de antaŭjuĝoj.
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 13-an de novembro 1911.


Oni devas forlasi ĉiajn antaŭjuĝojn, ĉu religiajn, rasajn, politikajn aŭ naciain, ĉar tiuj antaŭjuĝoj estas la kaŭzoj de la malsano de la mondo. Ĝi estas grava sufero, kiu, se ĝi ne estos haltigita, povas kaŭzi detruon de la tuta homa gento. La kaŭzo de ĉiu milito kun ĝia terura sangoverŝado kaj mizero estis ĉiam unu el tiuj antaŭjuĝoj.

Antaŭ ol estos neniigitaj ĉiuj tiuj bariloj, kiujn starigis antaŭ juĝoj, ne estos eble por la homaro havi pacon. Pro tio ĉi Bahá'u'lláh diris: « Tiuj antaŭjuĝoj kaŭzas detruon de la homa gento ».

Pripensu unue la religiajn antaŭjuĝojn - konsideru la naciojn de la tiel nomataj religiaj popoloj. Se ili estus veraj adorantoj de Dio, ili obeŭs Lian Leĝon; kiu malpermesas al ili mortigi unu alian.

Se pastroj efektive adorus la Dion de Amo kaj servus al la Dia Lumo, ili instruus siajn gvidatojn teni sin je la ĉefordono : « Havu amon kaj kompatemon por ĉiuj homoj ». Sed ni trovas ion kontraŭan, ĉar ofte ĝuste la pastroj stimulas naciojn al batalo. Religia malamo estas ĉiam la plej kruela !

Ĉiuj religioj instruas, ke ni devas ami unu alian, ke ni devas serĉi en ni mem niajn proprajn malperfektecojn, antaŭ ol ni mallaŭdas la mankojn de aliaj, ke ni ne devas opinii nin superaj kompare kun niaj proksimuloj ! Ni devas atenti, ke ni ne altigu nin, por ke ni ne estu malaltigitaj.

Kiuj estas ni, ke ni juĝu ? Kiel ni povas scii, kiu antaŭ Dio estas la plej nobla el la homoj ? La pensoj de Dio ne similas la niajn ! Kiel multaj homoj, kiuj al siaj amikoj ŝajnis kvazaŭ sanktaj, falis en la plej grandan malaltigon. Pensu pri Judaso Iskarioto; li komencis bone, sed memoru lian finon ! Aliflanke Paŭlo la Apostolo estis en la komenco de sia vivo malamiko de Kristo, dum poste li iĝis Lia plej fidela servanto. Kiel do ni povas glori nin mem kaj malestimi aliajn ?

Tial ni estu humilaj, senantaŭjuĝaj, preferantaj la bonon de aliaj, ol la propran. Neniam ni diru : « Mi estas kredanto sed li estas malfidelulo », « Mi estas proksima al Dio dum li estas forĵetito ». Ni neniam povas scii, kia estos la fina jugo ! Tial ni helpu al ĉiuj, kiuj bezonas ian ajn helpon.

Ni instruu nescianton kaj zorgu pri juna infano ĝis ĝi maturiĝos. Kiam ni trovas homon, falintan en abismon de mizero aŭ de peko, ni devas esti afablaj por li, preni lin je la mano kaj helpi al li restariĝi sur firma fundamento, reakiri la fortojn; ni devas gvidi lin kun amo kaj kunsento, trakti lin kiel amikon, ne kiel malamikon.

Ni havas nenian rajton konsideri iun ajn el niaj sammortemuloj kiel malbonan.

Koncerne la rasan antaŭjuĝon : tio estas iluzio, simpla kaj pura superstiĉo ! Ĉar Dio kreis nin ĉiujn unurase. Neniaj diferencoj estis en la komenco, ĉar ni ĉiuj estas posteuloj de Adamo. En la komenco estis ankaŭ neniaj limoj kaj dividoj inter diversaj landoj neniu parto de la tero apartenis pli al unu gento, ol al alia. Antaŭ Dio ekzistas nenia diferenco inter diversaj rasoj. Por kio homo elpensis tiajn antaŭjuĝojn ? Kiel ni povas konduki militojn kaŭzitajn de tia iluzio ?

Dio ne kreis la homojn por ke ili ekstermadu sin reciproke. Ĉiuj rasoj, gentoj, sektoj kaj klasoj egale partoprenas en la Malavaraĵoj de sia Ĉiela Patro.

La solan efektivan diferencon prezentas la grado de fideleco, de obeo al la Leĝoj de Dio. Estas kelkaj, kiuj similas lumigitajn torĉojn ; estas aliaj, kiuj brilas, kiel steloj, en la ĉielo de l’homaro. Amantoj de la homaro estas la plej superaj el la homoj, de kiu ajn nacio, kredo aŭ koloro ili estas. Ĉar ili estas tiuj, al kiuj Dio diros tiujn ĉi benitajn vortojn : « Vi bone faris Miaj bonaj kaj fidelaj servantoj ». En tiu tago Li ne demandos : « Ĉu vi estas anglo, franco, aŭ eble perso ? Ĉu vi venas el Oriento, aŭ el Okcidento ? »

La sola efektiva divido estas la jena : ekzistas ĉielaj homoj kaj teraj homoj; sinoferemaj servantoj de la homaro, amantoj de la Plej Alta, alportantaj harmonion kaj unuecon, instruantaj pacon kaj bonan volon al la homoj. Aliflanke estas egoistoj, malamantaj siajn fratojn, homoj, en kies koroj antaŭjuĝo okupas la lokon de amemo, kaj kies influo rezultigas malharmonion kaj malpacon.

Al kiu raso aŭ koloro apartenas tiuj ĉi du grupoj de homoj, al la blanka, al la flava, aŭ al la nigra, al Oriento aŭ al Okcidento, al Nordo aŭ al Sudo ? Se tio ĉi estas la dividoj de Dio, por kio ni elpensu aliajn ? Politika antaŭjuĝo estas same malutila, ĝi estas unu el la plej grandaj kaŭzoj de akraj malpacoj inter la idoj de la homoj. Ekzistas homoj, kiuj trovas plezuron en naskigado de malpaco, kiuj konstante klopodas por instigi sian landon al milito kontraŭ alia nacio - kaj por kio ? Ili celas profiton de sia propra lando je malprofito de ĉiuj aliaj. Ili sendas armeojn por mizerigi kaj ruinigi landon, por ke ili iĝu famaj en la mondo, por la ĝojo de venko. Por ke oni diru : « Tiu ĉi lando venkis tiun, kaj subjugigis ĝin al sia pli forta, pli supera regado ». Tia venko, aĉetita por la prezo de multe da verŝita sango, ne estas daŭra ! La venkinto iĝos venkite en iu tago, kaj venkos la venkitoj ! Rememoru la historion de la pasinteco: ĉu Francujo ne venkis plurfoje Germanujon - kaj poste ĉu Germanujo ne venkis Francujon ?

Ni ankaŭscias el la historio, ke Francujo venkis Anglujon; poste la angla nacio superis la francan !

Tiuj gloraj venkoj estas tiel eferemaj ! Kial la homoj atribuas tiel grandan valoron al ili kaj al ilia famo, ke ili eĉ deziras verŝadon de homa sango, por ilin atingi ? Ĉu iu ajn venko valoras la neeviteblan vicon de malbonoj, sekvantaj el hombuĉado, el zorgoj, ĉagrenoj kaj ruinoj, kiuj devas ekregi tiel multajn familiojn de ambaŭ nacioj ? Ĉar ne estas eble, ke nur unu sola lando suferu.

Ho, kial la homo, la malobea infano de Dio, kiu devus esti ekzemplo de la potenco de l’Spirita Leĝo, turnas sian vizaĝon for de la Diaj Instruoj kaj dediĉas ĉiujn siajn fortojn al detruo kaj milito ?

Mi esperas, ke en tiu ĉi luma jarcento la Dia Leĝo de Amo verŝos siajn radiojn sur la tutan mondon, eltrovante la akceptemon kaj koran komprenemon de ĉiu homa estaĵo; ke la lumo de la Suno de l’Vero kondukos politikistojn al forskuo de ĉiuj antaŭjuĝaj kaj superstiĉaj pretendoj kaj ke kun liberaj mensoj ili sekvos la politikon de Dio; ĉar Dia politiko estas potenca, kaj homa politiko estas malforta ! Dio kreis la tutan mondon kaj dividas Siajn Diajn Malavaraĵojn inter ĉiujn kreaĵojn.

Ĉu ni ne estas servantoj de Dio ? Ĉu ni ne sekvu la ekzemplon de l’Majstro kaj ignoru Liajn ordonojn ?

Mi preĝas, ke la Regno venu sur la teron, kaj ke la tuta mallumeco estu forpelita de la radiado de la Ĉiela Suno.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >