Reveno al BEL.

LA PROSPERO DE LA HOMARO

GLOBALA EVOLUOSTRATEGIO (tutmonda spirita kaj materia evoluado)


Proksimiĝantaj al la dudekunua jarcento la popoloj kaj registaroj de la mondo estas pli kaj pli defiataj atingi komprenon pri la esencaj problemoj de nia komuna estonto. Spite al multege da konfliktado, maljusteco kaj amasa suferado, ĉie homoj esprimas siajn dezirojn je pozitiva reformado surbaze de nove vekiĝanta espero por la estonteco de nia planedo.

La Bahaa Internacia Komunumo (Bahá’í International Community) proponas fundan repripensadon de la konceptoj kaj supozoj, kiuj regas nian socian kaj ekonomian vivon, kaj ĝi prezentas vizion pri nova epoko de prosperado por la tuta homaro. Meze de la kaosa malcerteco de nia aktualo ĝi montras la padon al pli justa kaj paca mondo.

La idealo de monda paco konkretiĝis je grado neimagebla antaŭ nur jardeko. Obstakloj, kiuj longe ŝajnis nevenkeblaj, nun kolapsis; konfliktoj, kiuj ŝajnis nerepacigeblaj, komenciĝis cedi al procezoj de interkonsiliĝado kaj solvado; aperis emo kaj volo respondi al milita agreso per unuigitaj internaciaj agoj. La efiko estas ke kaj ĉe la homaraj amasoj kaj ĉe multaj mondaj gvidantoj rilate la estontecon de nia planedo altgrade kreskis espero - espero, kiu estis jam preskaŭ estingita.

Ĉie multiĝas la signoj ke la popoloj de la mondo sopiras al finiĝo de konfliktado, al finiĝo de suferado kaj ruiniĝo de kiuj neniu lando estas plu netuŝebla. Ne eblas veki la volforton necesan por superi la restintajn barojn per nuraj alvokoj al agoj kontraŭ la nenombreblaj malsanoj, kiuj afliktas la mondan socion. Tiu volo al ŝanĝado devas esti forĝita per vizio de homara prospero - vizio de prospero en ĝia plena signifo: la konsciiĝo pri la nun ekvideblaj ŝancoj por spirita kaj materia bonfarto de ĉiuj homoj surtere.

La sekva ŝtupo en la pluevoluo de la homara civilizacio bezonos profundan rekonsideradon de la ekzistantaj konvinkoj pri la naturo kaj la celo de tiu ĉi evolua procezo kaj de la rolo de la diversaj ĝiaj protagonistoj. La tasko estas krei globalan evoluostrategion, kiu akcelos la homaran maturiĝon. La plenumo de tiu tasko necesigas ĝisfundan reformadon de ĉiuj sociaj institucioj. Por la ellaboro kaj efektivigo de tia strategio la sekvaj konceptoj estas esence gravaj :

Fundamento : Evoluopolitiko kaj evoluigaj programoj devas bazihi sur senkondiĉa rekono de la unueco de la homaro, devas rekoni justecon kiel primaran principon de socia organiziĝo kaj devas plejeble eluzi la eblecojn, kiujn povas doni por la kreskigo de homaj kapabloj la religia kaj scienca heredo de la homaro.

Partopreno : La evoluoprocezo devas enkludi la plejparton de la homaro, membrojn de registaraj institucioj sur ĉiuj niveloj, personojn laborantajn en internacie kunordigaj instancoj, sciencistojn kaj sociajn klerulojn, ĉiujn dotitajn per arta talento aŭ kun aliro al la amaskomunikiloj, kaj la gvidantojn de neregistaraj organizaĵoj.

Partnereco : La establo de plena egalrajteco inter virinoj kaj viroj, je ĉiuj sektoroj de la vivo kaj je ĉiuj niveloj de la socio, devas esti primara celo.

Unueco : La principo de la unueco de la homaro devas esti plenkore proprigita far tiuj en kies manoj troviĝas la decida povo kaj responso, kaj ĝiaj konsistigaj elementoj - enklude de la koncepto mondcivitaneco - devas esti disvastigataj tra kaj la edukaj sistemoj kaj la amas-komunikiloj.

Responseco : Kun kreskanta integriĝo de la homaro devas tiuj, kiuj estas elektitaj por fari por ni decidojn, meti pli kaj pli ĉiujn siajn klopodojn en globalan perspektivon. Ne nur je nacia, sed ankaŭ je loka nivelo, devas, laŭ Bahá'u'lláh, la elektitaj gvidantoj de la homaj aferoj konsideri sin mem responsaj por la bonfarto de la tuta homaro.

Aŭtoritato : Estos necese krei leĝojn kaj instituciojn, kiuj estas universalaj laŭ siaj karaktero kaj aŭtoritato. Fine la rekonstruo aŭ transformado de la Unuiĝintaj Nacioj kondukos al establo de monda federacio de nacioj kun siaj propraj leĝfaraj, juraj kaj administraj instancoj. Dum la de ni konata mondo forpasas kaj nova luktas por sia naskiĝo, ni devas kune doni formon al nia kolektiva destino. Antaŭ pli ol jarcento Bahá'u'lláh direktis al la popoloj de la mondo jenan alvokon : « Estu profunde engaĝitaj pri la postuloj de la epoko en kiu vivas vi kaj koncentru viajn klopodojn je la krizoj kaj bezonoj ĝiaj ». « Unuigite interkonsiliĝu vi; la pensado via estu unuanima ».

Ŝanco : Dum ja rekonendas ke vaste malsamaj estas la kapabloj de la individuoj, devas tamen esti ĉefa celo ebligi al ĉiuj homoj surtere egalan aliron al scienco kaj tekniko.

Interkonsiliĝo : La kernon de ĉia evoluo devas konsistigi interkonsiliĝa procezo per kiu la individuoj ĝin partoprenantaj klopodas transcendi siajn respektivajn vidpunktojn por ke ili povu funkcii kiel membroj de organismo pli granda, kun interesoj kaj celoj propraj.

Spiriteco : Spirita konsiderado de homaj aferoj devas esti fundamenta. Por la granda plimulto de la monda populacio ne bezonas pruvon la ideo ke la homa naturo havas spiritan dimension, ja ke fakte ĝia esenca identeco estas spirita.

Servado : Nova laboretiko, kiu baziĝas sur sindediĉa servado al la homaro, estos esenca. Tial instruado, kiu kapabligas la civitanojn de la mondo kontribui al la produktado de riĉeco, devas esti iluminita per la spirita rekono ke servado al la homaro estas la celo de kaj la individua vivo kaj la socia organiziĝo.

Komuneco : Bezonatas novaj ekonomiaj modeloj kreitaj surbaze de tio kio rezultos el simpatia konsiderado de la komuna sperto, el rigardi homojn en iliaj rilatoj al aliaj kaj el la rekono ke por la socia bonfarto esence rolas familioj kaj komunumoj.

***

Tiu ci teksto estas ellaborita surbaze de la papero kiun legis bahaa delegito al la Monda Pintkunveno pri Sociala Evoluo en Kopenhago, 1995. Li resumas la pli kompletan deklaron « La Prospero de la Homaro » (« The Prosperity of Humankind »), kiu en la angla aŭ en traduko al multaj diversaj lingvoj haveblas ĉe la bahaaj Naciaj Spiritaj Asembleoj (kies adresoj troveblas i.a. sub http://www.bahai.org)
Aŭ rekte ĉe :

Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA  T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, bic-nyc@bic.org ; http://www.bahai.org

Reveno al la Komenco.
 Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
 http://www.bahaaeligo.bahai.de
 bahaaeligo@bahai.de