Reveno al BEL.

LA RELIGIO


El bahaa vidpunkto la senco de la vivo surtera estas por ĉiu individuo disvolvadi la spiritajn kaj moralajn kvalitojn, kiuj troviĝas kerne de la homa naturo. Bahá'u'lláh diris pri la homo, ke li estas minejo riĉa je juveloj de netaksebla valoro. Tiujn juvelojn aŭ kvalitojn eblas mini aŭ disvolvi nur kiam oni turniĝas al Dio. Pri tiu ĉi eminenta tasko responsas sole la individuo mem. La homaro tamen ricevas fare de amanta Kreanto kontinuan gvidadon pri kiel efektivigi tion. La bahaa koncepto pri la homo kaj la animo estas esence pozitiva same kiel la bahaa vidpunkto pri la senco de la vivo kaj la vivo postmorta.

Bahaanoj kredas ke estas nur unu Dio, la Kreinto de la universo. Tra la historio Dio Sin rivelis al la homaro tra serio da Diaj Mesaĝistoj, kiuj ĉiuj fondis grandan religion. Inter tiuj Mesaĝistoj estis Abrahamo, Moseo, Kriŝno, Zoroastro, Budho, Jesuo kaj Mahometo. Tiu ĉi sinsekvo de Diaj Instruistoj reflektas la unikan Planon de Dio por la homaron edukadi pri ĝia Kreinto kaj por kultivi ĝiajn spiritajn, intelektajn kaj moralajn potencialojn. La celo de la plano estas la disvolvado de la ennaskitaj, noblaj potencialoj de ĉiu unuopa homo kaj la preparado de la vojo al prosperanta tutmonda civilizacio.

En la moderna epoko, kredas bahaanoj, la volo de Dio por la homaro riveliĝis meze de la 19a jarcento tra Bahá'u'lláh, kiu estas la plej lasta el tiuj Diaj Mesaĝistoj.

Kiam bahaanoj diras, ke la diversaj religioj estas fakte unusola, tiam ili ne volas diri ke la diversaj religiaj kredoj kaj organizaĵoj estas la sama. Kion ili kredas estas, ke ekzistas nur unu religio kaj ke ĉiuj el la Mesaĝistoj de Dio iom post iom ĝin rivelis. La grandaj religioj de la mondo kune estas esprimo de la unusola disvolviĝanta Dia plano, Ĭa neŝanĝebla Kredo de Dio, eterna en pasinteco , eterna en estonteco.

Homoj de ĉiaj religiaj fonoj trovas, ke la promesoj kaj atendoj de iliaj propraj kredoj plenumiĝas en la Bahaa Kredo. Simile bahaanoj de indiĝenaj fonoj - ĉu amerikaj, afrikaj aŭ aliaj - trovas en la bahaaj instruoj la plenumiĝon de iliaj profetaj vizioj.

Por bahaanoj de judaisma fono la apero de Bahá'u'lláh egalas la promesitan venon de la Eternulo, mia Dio, kune kun ĉiuj sanktuloj. Kiel posteulo de Abrahamo venis Bahá'u'lláh por montri al la nacioj la vojon kiel ili forĝos el siaj glavoj plugilojn. Multaj aspektoj de la deviga ekziliĝado de Bahá'u'lláh al la lando de Izraelo kune kun aliaj historiaj eventoj dum Lia vivo kaj depost Lia forpaso konsideratas kiel plenumiĝo de multnombraj bibliaj profetaĵoj.

Por bahaanoj de budhisma fono Bahá'u'lláh plenumas la profetaĵojn pri la veno de Budho nomita Majtrejo, la Budho de universala gefrateco, kiu laŭ budhismaj tradicioj alportos pacon kaj iluminiĝon al la tuta homaro. Ili vidas la plenumiĝon de aro da profetaĵoj kiel ekz. tiun ke la Budho Majtrejo devas veni el la  Okcidento, konstatante ke la devenlando de Bahá'u'lláh, Irano, troviĝas  okcidente de Hindio.

Por bahaanoj de hinduisma fono Bahá'u'lláh venis kiel nova enkarniĝo de Kriŝno, la Deka Avataro kaj la Plej Granda Spirito. Li estas la sennaska, la senmorta. Tiu, kiu kiam boneco malfortiĝas, revenas ĉhiuepoke por establi justecon, kiel estas promesita en la Bagavadgito

Por bahaanoj de kristanisma fono Bahá'u'lláh plenumas la paradoksajn profetaĵojn pri la reveno de Kristo en la Gloro de la Patro, kaj kiel « ŝtelisto en la nokto ». Ke la Kredo estis fondita en 1844 rilatas al multaj kristanismaj  profetaĵoj. Bahaanoj ekzemple konstatas, ke centra Afriko estis fine malfermita al Kristanismo en la 1840aj jaroj kaj ke tio estis ĝenerale konsiderata kiel la plenumiĝo de la profetaĵo, ke Kristo revenus post kiam la Evangelio estos predikata al ĉiuj nacioj. En la instruoj de Bahá'u'lláh  vidas bahaanoj la plenumiĝon de la promeso de Kristo pri la kuniĝo de ĉiuj popoloj, tiel ke estos nur unu ŝafaro kaj unu ŝafisto.

Por bahaanoj de islama fono Bahá'u'lláh plenumas la promeson de la Korano pri la Tago de Dio kaj la granda anonco, kiam Dio « malsupreniĝas kovrita per nuboj » Ili vidas en la dramaj eventoj ĉirkaŭ la babismaj kaj bahaismaj movadoj la plenumiĝon de multaj tradiciaj deklaroj far Mahometo, kiuj longe restis enigmaj.

Reveno al la Komenco.
***
Tiu ĉi teksto estas verkita surbaze de ĉapitroj de la hejmpaĝo  >http://www.bahai.org de Bahá'í International Community (Bahaa Internacia Komunumo / BIC), la NeRegistara Organizaĵo reprezentanta la tutmondan bahaanaron, kaj tradukita el la angla - kun afabla permeso de la BIC-Oficejo por Publika Informado, Hajfo/Israelo. BIC kontakteblas per :

Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566 ; http://www.bahai.org ; bic-nyc@bic.org


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >