Enkonduko / Shija-ismo / Bab-ismo / Baha-anoj kaj Azal-anoj / Disvolvigho de la Baha-a Kredo /
Baha-a Kredo / Agado de la Baha-anoj / Situacio de Baha-anoj en Iranio / Bibliografio / reveno al BEL
 

LA SHIJA-ISMO


Ekkonitaj en la Historio sub la nomo "shija-istoj" ( devenanta de la araba shi'ia Ali , la partio de Ali' ), la alidoj elpensas la koncepton de la imam-eco, kiu agnoskas la idojn de Ali' kiel gvidantojn de la komunumo. Tiel malfermighas idovico da imam-oj, en kiu la unua estas Ali'.

Kvankam ghi mem alfrontis kverelojn pri la heredado en la idovico de la imam-oj, el kiuj rezultos novaj movadoj (4) kaj pli forta subpremado, la shija-ismo imam-a trovos por si specifecon : el origino politika la rompo farighis teologia.

Ghis la jaro 874 (5), kiam mortas la 11a imam-o kaj malaperas infanaghe lia filo kaj heredanto, la teologoj shija-istaj ellaboras specifan tradicion, bazante sin sur tekstaro kuniganta la instruojn de la dek-unu sinsekvaj imam-oj. La fideleco de la shija-istoj al la imam-oj, kiujn iuj movadoj ech di-igos, kaj al ilia rolo kiel gvidantoj, iom post iome konsiderigis la Koranon kiel verkon ambaù esoteran kaj ekzoteran, kaj la imam-ojn kiel justajn signifoklarigantojn pri ghiaj kashitaj signifoj, ech se necesas favori iliajn interpretojn. Chiu imam-o havas dischiplojn, el kiuj la plej intima estis nomita bab-o (nomo de la pordo en la araba lingvo ) kaj rolis kiel ligo inter la imam-o kaj la kredantoj. Tiu rolo atestita en chiuj branchoj de la origina shija-ismo (6) havos malsamajn formojn diversajn, chefe post la morto de la 4a bab-o de la 12a imam-o en 940 ( Granda Kashigho ). La perdo de la "pordo" inter la kredantoj kaj la imam-o ankoraù ne reaperinta lasas la komunumon sen gvidanto nomumita.

Ne senreagaj estas la teologoj shija-istaj, kiuj donas mesian formon al tiu kashigho, kiun ili konsi- deras anoncita en la Sanktaj Skriboj. Laù ili, estis 6 gravaj profetoj ( Adamo, Noa', Abrahamo, Moseo, Jesuo kaj Mahometo ) kaj chiu el ili havis 12 imam-ojn sinsekvajn, el kiuj la lasta respondecas pri la interligo kun la sekva profeto. La reveno de la lasta imam-o alid-a anoncas do novan ciklon profetan. Li alportos neniel novan leghon ( Shari'at ) sed la veran interpretadon esoteran de la korana revelacio kaj tiel li fermos la mahometan periodon.

Tiam komencighas la longa atendo (7).

Malgraù la mallonga dinastio irana kaj shija-ista de la Bujid-oj dum la 10a kaj 11a jarcentoj, la "dekdu- imam-an" shija-ismon trafos longdaùra subpremado, kiu direktos ghin al kashiteco ghis la surtron- igho de la Sefevid-oj en Persio komence de la 16a jarcento. Dum tiu periodo la teologoj vivantaj en komunumoj tra la tuta Mez-Oriento atestas la tekstaron de la shijai-ismaj tradicioj, kiu ege richighas per la eksegezo kaj per la islama mistikismo de tiaj verkistoj kia Ibn Arabi'. Tiu novaj rilatoj inter la shija-ismo kaj la sufi-ismo (8) ege influos la shija-istan pensmanieron kaj certe kontribuos al la firmigo de ghia reputacio kiel esotera Islamo.

Starigita kiel shtata religio de la Sefevid-oj (9) je 1501 en Persio plejmulte suna-ista, la shija-ismo tiam estas en tiu lando nur aro da disaj komunumoj sen komuna aùtoritato religia. Deziranta pravigi sian novan potencon, la shah-o Ismael' (10) venigas doktorojn ( ulema ) de Sirio kaj de Bahrejn' por estigi klerikaron cele al aplikado de la juroscienco ghafar-ista (11) ( el la nomo de la 6a imam-o Jafar-el-Sadeq ) anstataù shija-istaj tradicioj. Tiu instituciigo okazigos la aperon de grandaj skoloj filozofaj ( kiel tiu de la urbo Ispahano ) kaj la pliigo de la luktoj kontraù praktikoj nekonformaj al la nova religio shtata. Ili chiuj estos malmilde traktikaj, chu ismael-anoj chu sufi-anoj, kaj ech la zoroastranoj (12), kiuj tamen estas adeptoj de antaùislama religio tolerata de Islamo, ne evitos batojn de tiu politiko.

Tiun provon de la klerikaro por forvishi kelkajn aspektojn de la irana shija-ismo kontraùstaros en la chiutaga vivo rezistado tiom popola kiom intelekta. La klerakiro vidas, ke ghia religia rolo farighas iom post iom politika rolo : la interpretoj pri la povo, kiujn generas ghiaj malsamaj spekulativadoj (asûl  ) firmigas la povon sefevid-an. Fronte al tiu tendenco asul-ista, aperas tendenco ahkbar-ista, kiu provas revenigi la ulema-ojn al nur ilia rolo de transdonantoj de la tradicioj kaj proponas sin turni ekskluzive al la imam-aj tradicioj.
 

Sekvo : La Bab-ismo.

Notoj

(4) : Kaysan-ismo, Zayd-ismo kaj Ismael-ismo, kiuj ankaù naskos sektojn pro internaj konfliktoj.  ñ
(5) : La 25an de decembro 873 aù la 1an de januaro 874.  ñ
(6) : La nocio de Bab cheestas che la ismaelanoj.  ñ
(7) : Iuj shija-istaj teologoj asertas, ke la 12a imam-o estas la Parakleto de la Evangelio de St Johano, aù la Saoshyant de la
       zoroastranoj. La baha-anoj konsideras Mahometon kiel la Parakleton, kaj Baha'u'llah-on kiel la Soashyant-on.  ñ
(8) : El la araba vorto sûf, kiu estas la nomo de la robo el lano, per kiuj vestis sin la unuaj sufi-anoj. La sufi-ismo signifas vastan
       movadon mistikan en la tuta mondo islama jam de la 8a jarcento. Kvankam la oficialaj branchoj de Islamo konsideras ilin kiel
       heterodoksajn ( herezajn ), la centoj da piaj societoj sufi-ismaj grave influis la islaman teologion. ñ
(9) : El la araba vorto safawiya, kiu estas la nomo de pia societo sufi-ista kaj suna-ista, kiu naskighis dum la 13a jarcento en la
       provinco de Azerbajghan'. ñ
(10): Ismael ibn Haydar regnis de 1501 ghis 1521 sub la nomo de Ismael Shah-o. Li estis la unua regho de la dinastio Sefevid-a,
       kiu estis estranta Persion ghis 1732.   ñ
(11): La shija-ismo estas foje konsiderita ne kiel skismo, sed kiel rito nomita "ghafar-ista", same kiel la kvar ritoj Suna-istaj
       (hanaf-ista, malek-ista, shafe-ista, hanbal-ista).   ñ
(12): Religio monoteisma revelaciita de sia profeto Zarathushtra' en la 7a jarcento antaù Jesuo-Kristo.   ñ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >